Sudorienta distrikto (Francio)

Francaj distriktoj por eŭropaj balotoj

La sudorienta distrikto (france "circonscription Sud-Est") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj ekde 2004 por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, naŭ[1] (dek en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigas balotantojn de regionoj Corse, Provence-Alpes-Côte d'Azur kaj Rhône-Alpes en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2009, 7 681 681 enskribitojn[1].

  1. 1,0 1,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de la 7-a de junio 2009 en la sudorienta distrikto Arkivigite je 2009-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
  2. Leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003 pri elekto de la regionaj konsilianoj kaj de la reprezentantoj en la eŭropa Parlamento kaj ankaŭ pri ŝtata helpo al politikaj partioj (1) Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy